Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Advaita, Advaita Vedanto aŭ Advaita Vedanta (en sanskrito: अद्वैत वेदान्त, IAST: Advaita Vedānta, laŭvorte, "ne-dueco") estas skolo de Hindua filozofio kaj de hinduismo, kaj origine konata kiel Puruṣavāda,[1][2] estas klasika sistemo de spirita realigo en la hindia tradicio.[3] La termino Advaita referencas al la ideo ke provizoraj "aferoj" estas finfine nerealaj, aperoj de Brahmo, kio estas nure realo; kaj ke la vero mem, atmo, ne estas diferenca el Brahmo.[4][5][6]
La sekvantoj de tiu skolo estas konataj kiel Advaita Vedantin-oj, aŭ ĝuste Advait-anoj,[7] kaj ankaŭ kiel Maĝavad-anoj, simile al Madhyamaka Budhismo,[8][9][10] rilate al la fenomena mondo kiel simpla apero de plureco, spertita tra la sent-impresoj de nescio (avidĝa), nome iluzio supertrudita (adhĝāsa) sur la nura realo de Brahmo.[11] Ili serĉas spiritan liberigon tra agnosko de tiu iluzieco de la fenomena mondo kaj akiro de la vidĝā (kono)[12] de la propra vera identeco kiel Atman, kaj de identeco de Atman kaj Brahman.[13][14][15]
Advaita Vedanta havas siajn radikojn el la plej malnovaj Upaniŝadoj. Ĝi baziĝas sur tri tekstaj fontoj nome la "Prasthanatraĝi". Ĝi havigas "unuecan interpreton de la tuta korpuso de la Upaniŝadoj",[16] de la "Brahma Sutra", kaj de Bagavada Gito.[17][18] Advaita Vedanta estas la plej antikva estanta sub-skolo de Vedanto, kiu estas unu el la ses ortodoksaj (āstika) Hinduaj filozofioj (darśana). Kvankam ties radikoj venas el la 1a jarmilo a.K., la plej elstara reprezentanto de la Advaita Vedanta estas konsiderata de la tradicio la 8-a-jarcenta fakulo Adi-Ŝankaro.[19][20][21]
Advaita Vedanta emfazas Jivanmukti, nome ideo ke mokŝa (libereco, liberigo) estas atingebla en tiu ĉi vivo kontraste al la aliaj hindiaj filozofioj kiuj emfazas videhamukti, aŭ mokŝa post la morto.[22][23] La skolo uzas konceptojn kiel Brahmo, Atmo, Maĝa (iluzio, Avidĝa, meditado kaj aliaj kiuj troviĝas en la gravaj hindiaj religiaj tradicioj,[18][24][25] sed interpretas ilin laŭ sia propra vojo al siaj teorioj de "mokŝa".[26][27] Advaita Vedanta estas unu el la plej studitaj kaj plej influaj skoloj de klasika hindia pensaro.[28][29][30] Multaj fakuloj priskribas ĝin kiel formo de monismo,[31][32][33] dum aliaj priskribas la Advaita filozofion kiel neduisma.[34][35] Advaita estas konsiderata filozofio aŭ spirita vojo pli ol religio, ĉar ĝi ne postulas de la sekvantoj esti partikulara kredo aŭ sekto.[36][37][38]
Advaita influis kaj estis influita de variaj tradicioj kaj tekstoj de Hinduaj filozofioj kiel Sánkhja, Jogo, Njája, aliaj sub-skoloj de Vedanto, nome Viŝnuismo, Ŝivismo, la Puranoj, la "Agama", same kiel sociaj movadoj kiel la Bhakti movado.[39][40][41] Trans Hinduismo, Advaita Vedanto interagadis kaj disvolviĝis kun la aliaj tradicioj de Hindio kiel Ĝajnismo kaj Budhismo.[42] La tekstoj de Advaita Vedanto eksponas ampleksan gamon de temoj el idealismo, inklude iluziismon, al realismaj aŭ preskaŭ realismaj sintenoj esprimitaj en la furaj verkoj de Ŝankara.[43] En nuntempo, ties vidpunktoj aperas en variaj nov-vedantaj movadoj.[44] Ĝi estis konsiderata kiel paradigma ekzemplo de Hindua spiriteco.[45][46]